Popola Volontula Armeo

Popola Volontula Armeo
emblemo
armearo
volontula asocio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco oktobro 1950 vd
Fino 1958 vd
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
Agareo

ekspedicia militado

vdr
Ĉinaj infanterianoj en la Batalo de la Triangula Monteto.
Ĉinaj trupoj en Koreio priskribitaj en ĉina poŝtmarko de 1952.

La (Ĉina) Popola Volontula Armeo (PVA) estis la armitaj fortoj deplojitaj de la Popola Respubliko Ĉinio dum la Korea Milito.[1][2] Kvankam ĉiuj unuoj de la PVA estis fakte transigitaj el la Popola Liberiga Armeo (nome oficiala nomo de la ĉinaj armitaj fortoj) sub ordonoj de Mao Zedong, la PVA estis separate konstituita por eviti oficialan militon kun Usono. La PVA eniris en Koreio la 19an de Oktobro, 1950, kaj komplete retiriĝis en Oktobro 1958. La teoria komandanto kaj politika komisaro de la PVA estis Peng Dehuai antaŭ la batalĉesa interkonsento de 1953, kvankam kaj Ĉen Geng kaj Deng Hua servis kiel faktaj komandanto kaj komisaro post Aprilo 1952 pro malsano de Peng. La dekomencaj unuoj (25a de Oktobro – 5a de Novembro, 1950) de la PVA estis 38a, 39a, 40a, 42a, 50a, kaj 66a Korpusoj totale 250 000 homoj, kaj finfine ĉirkaŭ 3 milionoj da ĉinaj civilaj kaj militistaj servis en Koreio ĉirkaŭ Julio 1953.

  1. Shen Zhihua (沈志华) (2000). 《抗美援朝战争决策中的苏联因素》. 《当代中国史研究》, 1, 28–39.
  2. Okcidentaj fontoj ofte referencas al Ĉina Popola Volontula Armeo uzante la terminon Ĉinaj Komunistaj Fortoj (ĈKF), titolo kiu estus sinonima kun tiu de Ĉina Popola Liberiga Armeo dum la Malvarma Milito.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search